Jen malneta Esperanta traduko el Toki Pona: The Language of Good verkita de Sonja Lang, la kreinto de Tokipono. Kopio de la originala anglalingva versio troveblas ĉi tie.

Kaj la angla versio kaj ĉi tiu traduko disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce 4.0 Tutmonda.


Mansigna Tokipono

Mansigna Tokipono (toki pona luka) estas silenta versio de Tokipono, kiu uzas mansignojn. Tio povas esti utila, ekzemple:
    • en silenta librejo aŭ preĝejo,
    • dum sekretaj ninĵaj misioj,
    • dum subakva serĉado de trezoroj, aŭ
    • por mokinsulti rivalajn loĵbanistojn per bandaj mansignoj.

Ĉiu vorto kaj litero havas sian propran signon. Por fari frazon, faru ĉiun signon, unu post la alia, uzante la saman gramatikon kaj vortordon, kiujn vi jam konas.

Elementoj de la signoj

Ĉiu signo estas priskribebla per kvar elementoj:
    1. formo de la mano
    2. loko sur la korpo
    3. orientiĝo de la manplato
    4. ĉu unumane aŭ ambaŭmane

Manformoj

Oni uzas naŭ bazajn manformojn en signata Tokipono. Ĉi tiuj priskribas la dekstran manon.

   plata mano       dikfingra pugno          bendita mano
  skuata mano    1-mano   2-mano
         O-mano    L-mano      F-mano

Lokoj sur la korpo

Ĉe ĉiu signo, la dekstra mano estu en specifa loko.
    1. antaŭ la brusto
    2. apud la frunto
    3. apud la mentono
    4. ĉe la maldekstra ŝultro
    5. ĉe la maldekstra kubuto
    6. sur la maldekstra pugno
    7. sur la ventro
    8. sub maldekstra oblikva antaŭbrako

Direktoj

Plejmulto de la signoj estas priskribitaj per la direkto, al kiu la manplato de la dekstra mano indiku. Kelkaj signoj estas priskribitaj per la direkto, al kiu specifa fingro indiku.
    1. maldekstren
    2. supren
    3. malsupren
    4. antaŭen
    5. malantaŭen

Unu mano aŭ ambaŭ manoj

Normale, por fari mansignon uzu la dekstran manon en la ĝusta formo, en la ĝustan lokon, kaj kun la ĝusta orientiĝo de la manplato, kiel priskribite.

Se mansigno havas la indikon “ambaŭ manoj”, metu la dekstran manon laŭ la priskribo, kaj poste spegule kopiu la signon per la maldekstra mano.

Ekzemploj

kasi
F-mano sur la maldekstra pugno,
manplato malsupren
o (litero)
O-mano sub maldekstra oblikva antaŭbrako,
manplato malsupren
tomo
bendita mano antaŭ la brusto,
manplato maldekstren (ambaŭ manoj)
suli
2-mano apud la frunto,
manplato antaŭen

Priskriboj de signoj

a kin plata mano apud la mentono, manplato maldekstren
akesi 2-mano ĉe la maldekstra kubuto, manplato malantaŭen
ala plata mano ĉe la maldekstra ŝultro, manplato malsupren
alasa 1-mano ĉe la maldekstra ŝultro, manplato malantaŭen
ale skuata mano antaŭ la brusto, manplato antaŭen (ambaŭ manoj)
anpa bendita mano antaŭ la brusto, manplato malsupren
ante bendita mano sur la maldekstra pugno, manplato maldekstren
anu L-mano antaŭ la brusto, manplato malsupren
awen L-mano ĉe la maldekstra ŝultro, manplato malantaŭen
e plata mano antaŭ la brusto, manplato malsupren
en L-mano sur la maldekstra pugno, manplato malsupren
esun bendita mano antaŭ la brusto, manplato supren (ambaŭ manoj)
ijo dikfingra pugno antaŭ la brusto, manplato malsupren, dikfingro maldekstren
ike dikfingra pugno antaŭ la brusto, manplato antaŭen
ilo dikfingra pugno sur la maldekstra pugno, manplato supren
insa L-mano sur la ventro, manplato malantaŭen
jaki dikfingra pugno apud la mentono, manplato antaŭen
jan 2-mano ĉe la maldekstra ŝultro, manplato malantaŭen
jelo F-mano sur la ventro, manplato malsupren
jo bendita mano sur la maldekstra pugno, manplato supren
kala plata mano ĉe la maldekstra kubuto, manplato malantaŭen
kalama skuata mano apud la mentono, manplato maldekstren
kama bendita mano antaŭ la brusto, manplato malantaŭen
kasi F-mano sur la maldekstra pugno, manplato malsupren
ken dikfingra pugno ĉe la maldekstra ŝultro, manplato malantaŭen
kepeken L-mano sur la maldekstra pugno, manplato maldekstren
kili dikfingra pugno apud la mentono, manplato maldekstren
kiwen dikfingra pugno sur la maldekstra pugno, manplato malsupren
ko bendita mano sur la ventro, manplato malsupren
kon skuata mano antaŭ la brusto, manplato maldekstren
kule F-mano antaŭ la brusto, manplato maldekstren
kulupu 2-mano ĉe la maldekstra ŝultro, manplato malsupren
kute dikfingra pugno apud la frunto, manplato maldekstren
la bendita mano antaŭ la brusto, manplato maldekstren
lape plata mano apud la frunto, manplato maldekstren
laso F-mano ĉe la maldekstra kubuto, manplato malsupren
lawa plata mano apud la frunto, manplato antaŭen
len bendita mano ĉe la maldekstra ŝultro, manplato malantaŭen
lete skuata mano ĉe la maldekstra kubuto, manplato malsupren
li plata mano antaŭ la brusto, manplato maldekstren
lili 2-mano apud la mentono, manplato antaŭen
linja 1-mano apud la frunto, manplato maldekstren
lipu plata mano sur la maldekstra pugno, manplato supren
loje F-mano apud la mentono, manplato maldekstren
lon 1-mano sur la maldekstra pugno, manplato malsupren
luka plata mano antaŭ la brusto, manplato antaŭen
lukin oko 2-mano antaŭ la brusto, manplato malsupren
lupa O-mano antaŭ la brusto, manplato maldekstren
ma plata mano antaŭ la brusto, manplato malsupren (ambaŭ manoj)
mama 2-mano sur la ventro, manplato malsupren
mani dikfingra pugno ĉe la maldekstra kubuto, manplato malantaŭen
meli 2-mano sur la ventro, manplato malantaŭen
mi dikfingra pugno antaŭ la brusto, manplato malsupren, dikfingro malantaŭen
mije 2-mano sur la maldekstra pugno, manplato maldekstren
moku O-mano apud la mentono, manplato malantaŭen
moli L-mano apud la frunto, manplato malantaŭen
monsi L-mano antaŭ la brusto, manplato antaŭen
mu skuata mano apud la mentono, manplato malsupren
mun O-mano apud la frunto, manplato maldekstren
musi skuata mano apud la frunto, manplato maldekstren
mute plata mano antaŭ la brusto, manplato antaŭen (ambaŭ manoj)
nanpa 2-mano antaŭ la brusto, manplato malantaŭen
nasa dikfingra pugno apud la frunto, manplato antaŭen
nasin plata mano antaŭ la brusto, manplato maldekstren (ambaŭ manoj)
nena bendita mano sur la maldekstra pugno, manplato malsupren
ni L-mano apud la mentono, manplato malantaŭen
nimi nenio sub maldekstra oblikva antaŭbrako
noka plata mano antaŭ la brusto, manplato malantaŭen
o skuata mano antaŭ la brusto, manplato malsupren
olin skuata mano sur la ventro, manplato malantaŭen
ona 1-mano antaŭ la brusto, indikofingro maldekstren
open O-mano ĉe la maldekstra ŝultro, manplato malsupren
pakala dikfingra pugno sur la maldekstra pugno, manplato antaŭen
pali dikfingra pugno sur la maldekstra pugno, manplato maldekstren
palisa O-mano sur la maldekstra pugno, manplato maldekstren
pan F-mano apud la mentono, manplato malantaŭen
pana skuata mano antaŭ la brusto, manplato supren
pi O-mano antaŭ la brusto, manplato antaŭen
pilin F-mano sur la ventro, manplato malantaŭen
pimeja F-mano ĉe la maldekstra ŝultro, manplato malsupren
pini O-mano ĉe la maldekstra ŝultro, manplato supren
pipi 1-mano ĉe la maldekstra kubuto, manplato malantaŭen
poka L-mano ĉe la maldekstra kubuto, manplato malantaŭen
poki O-mano antaŭ la brusto, manplato malsupren
pona dikfingra pugno antaŭ la brusto, manplato maldekstren, dikfingro supren
pu skuata mano sur la maldekstra pugno, manplato supren
sama dikfingra pugno antaŭ la brusto, manplato malsupren (ambaŭ manoj)
seli skuata mano ĉe la maldekstra ŝultro, manplato malsupren
selo F-mano ĉe la maldekstra kubuto, manplato malantaŭen
seme plata mano antaŭ la brusto, manplato supren
sewi 1-mano antaŭ la brusto, manplato maldekstren, indikofingro supren
sijelo plata mano sur la ventro, manplato malantaŭen
sike O-mano sur la maldekstra pugno, manplato malsupren
sin namako skuata mano sur la maldekstra pugno, manplato maldekstren
sina 1-mano antaŭ la brusto, indikofingro antaŭen
sinpin L-mano antaŭ la brusto, manplato malantaŭen (ambaŭ manoj)
sitelen F-mano antaŭ la brusto, manplato maldekstren (ambaŭ manoj)
sona bendita mano apud la frunto, manplato maldekstren
soweli plata mano ĉe la maldekstra kubuto, manplato malsupren
suli 2-mano apud la frunto, manplato antaŭen
suno bendita mano apud la frunto, manplato antaŭen
supa plata mano antaŭ la brusto, manplato supren (ambaŭ manoj)
suwi 2-mano apud la mentono, manplato maldekstren
tan bendita mano ĉe la maldekstra kubuto, manplato malantaŭen
taso L-mano antaŭ la brusto, manplato malsupren (ambaŭ manoj)
tawa bendita mano antaŭ la brusto, manplato antaŭen
telo skuata mano antaŭ la brusto, manplato malsupren (ambaŭ manoj)
tenpo F-mano sur la maldekstra pugno, manplato maldekstren
toki bendita mano apud la mentono, manplato maldekstren
tomo bendita mano antaŭ la brusto, manplato maldekstren (ambaŭ manoj)
tu 2-mano antaŭ la brusto, manplato antaŭen
unpa 2-mano sur la maldekstra pugno, manplato malsupren
uta 1-mano apud la mentono, manplato malantaŭen
utala dikfingra pugno ĉe la maldekstra ŝultro, manplato antaŭen
walo F-mano apud la frunto, manplato malsupren
wan 1-mano antaŭ la brusto, manplato antaŭen, indikofingro supren
waso O-mano apud la mentono, manplato antaŭen
wawa dikfingra pugno sur la ventro, manplato malantaŭen
weka O-mano ĉe la maldekstra kubuto, manplato malsupren
wile O-mano sur la ventro, manplato supren

Alfabeto

Por literumi propran nomon, uzu ĉi tiujn literojn. Oni faru ĉiun litersignon sub maldekstra oblikva antaŭbrako.

a dikfingra pugno, manplato malantaŭen
e plata mano, manplato malantaŭen
i kaj j 1-mano, manplato malsupren
k bendita mano, manplato malsupren
l L-mano, manplato malantaŭen
m skuata mano, manplato malantaŭen
n skuata mano, manplato malsupren
o O-mano, manplato malsupren
p F-mano, manplato malsupren
s dikfingra pugno, manplato malsupren
t plata mano, manplato malsupren
u kaj w 2-mano, manplato malantaŭen