Jen malneta Esperanta traduko de la vortaro el Toki Pona: The Language of Good verkita de Sonja Lang, la kreinto de Tokipono. Kopio de la originala anglalingva versio troveblas ĉi tie.

Kaj la angla versio kaj ĉi tiu traduko estas publikaj havaĵoj, do ili estas libere uzeblaj por ajna uzo. Tio ĉi estas mia propra traduko, kaj mi rezignas miajn rajtojn laŭ CC0 1.0.


Oficiala Vortaro de Tokipono (maloficiala traduko)

a kin PARTIKULO   (emfazo, emocio aŭ konfirmo)
akesi SUBSTANTIVO   neĉarma besto; reptilio, amfibio
ala ADJEKTIVO   ne, nul
alasa VERBO   ĉasi, kolekti
ale ali ADJEKTIVO   ĉiuj; abunda, nenombrebla, ĉiu
SUBSTANTIVO   abundo, ĉio, vivo, universo
NOMBRO   100
anpa ADJEKTIVO   klinanta sin, malsupren, humila, modesta, dependa
ante ADJEKTIVO   malsama, ŝanĝita, alia
anu PARTIKULO   aŭ
awen ADJEKTIVO   daŭranta, tenata, gardata, protektita, sekura, atendanta, restanta
ANTAŬVERBO   daŭre fari
e PARTIKULO   (antaŭ la rekta objekto)
en PARTIKULO   (inter pluraj subjektoj)
esun SUBSTANTIVO   bazaro, vendejo, foiro, komerca transakcio
ijo SUBSTANTIVO   aĵo, fenomeno, objekto, afero
ike ADJEKTIVO   malbona, negativa; neesenca, malgrava
ilo SUBSTANTIVO   ilo, maŝino, aparato
insa SUBSTANTIVO   centro, enhavo, eno, inter; ena organo, ventro, stomako
jaki ADJEKTIVO   naŭza, obscena, malagrabla, toksa, malpura, malhigiena
jan SUBSTANTIVO   homo, persono, iu
jelo ADJEKTIVO   flava, flaveca
jo VERBO   havi, porti, enhavi, teni
kala SUBSTANTIVO   fiŝo, mara besto, mara vivaĵo
kalama VERBO   fari sonon; reciti, diri laŭte/voĉe
kama ADJEKTIVO   alvenanta, venonta, estonteca, vokita
ANTAŬVERBO   iĝi, sukcesi, elturniĝi pri
kasi SUBSTANTIVO   planto, vegetaĵo; spicherbo, folio
ken ANTAŬVERBO   povi, rajti
ADJEKTIVO   ebla
kepeken PREPOZICIO   uzi, per, uzante
kili SUBSTANTIVO   frukto, legomo, manĝebla fungo
kiwen SUBSTANTIVO   malmolaĵo, metalo, roko, ŝtono
ko SUBSTANTIVO   argilo, kunteniĝanta/adhera formo, pasto, duonsolidaĵo, pulvoro
kon SUBSTANTIVO   aero, spiro; esenco, spirito; kaŝita realeco, io nevidata kio havas ian efikon
kule ADJEKTIVO   kolora, pigmenta, pentrita
kulupu SUBSTANTIVO   komunumo, kunularo, grupo, nacio, socio, tribo
kute SUBSTANTIVO   orelo
VERBO   aŭdi, aŭskulti; atenti, obei
la PARTIKULO   (inter la kunteksta frazparto kaj la ĉeffrazo)
lape ADJEKTIVO   dormanta, ripozanta
laso ADJEKTIVO   blua, verda
lawa SUBSTANTIVO   kapo, menso
VERBO   gvidi, direkti, estri, konduki, posedi, plani, reguligi, regi
len SUBSTANTIVO   ŝtofo, vestaĵo, teksaĵo; kovraĵo, tavolo da privateco
lete ADJEKTIVO   malvarma; nekuirita, kruda
li PARTIKULO   (inter ajna subjekto krom nura mi aŭ nura sina kaj ties verbo; ankaŭ por enkonduki novan verbon de la sama subjekto)
lili ADJEKTIVO   malgranda, malalta; malmulta; iomete; juna
linja SUBSTANTIVO   io longa kaj fleksebla; kordo, haro, ŝnuro, fadeno
lipu SUBSTANTIVO   plata objekto; libro, dokumento, karto, papero, registro, retejo
loje ADJEKTIVO   ruĝa, ruĝeca
lon PREPOZICIO   estanta en iu loko, estanta ĉe, reala, vera, ekzistanta
luka SUBSTANTIVO   brako, mano, tuŝorgano
NOMBRO   kvin
lukin oko SUBSTANTIVO   okulo
VERBO   rigardi, vidi, ekzameni, observi, legi, spekti
ANTAŬVERBO   provi
lupa SUBSTANTIVO   pordo, truo, korpa aperturo, fenestro
ma SUBSTANTIVO   tero, terpeco; eksterdoma subĉiela loko, mondo; lando, ŝtato, teritorio; tero (substanco)
mama SUBSTANTIVO   patr(in)o, praulo; kreinto, iniciatinto, fondinto; prizorganto, bontenanto
mani SUBSTANTIVO   mono, riĉaĵoj, ŝparaĵo, kontanta mono; bruto, granda dombesto
meli SUBSTANTIVO   virino, inseksulo; edzino
mi SUBSTANTIVO   mi, ni
mije SUBSTANTIVO   viro, virseksulo; edzo
moku VERBO   manĝi, trinki, konsumi, gluti
moli ADJEKTIVO   mortinta, mortanta
monsi SUBSTANTIVO   dorso, malantaŭo
mu PARTIKULO   (bleko, aŭ alia besta sono aŭ komunikaĵo)
mun SUBSTANTIVO   luno, nokta ĉiela objekto, stelo
musi ADJEKTIVO   arta, amuza, frivola, ludeca, rilata al amuziĝo
mute ADJEKTIVO   multaj, multe, pluraj, tre
SUBSTANTIVO   kvanto
nanpa PARTIKULO   -a (kiel en “unua”, “dua”, ktp; indikas pozicion en vicordo)
SUBSTANTIVO   ciferoj, nombroj
nasa ADJEKTIVO   nekutima, stranga; stulta, malsaĝa, freneza; ebria
nasin SUBSTANTIVO   maniero, kutimo, doktrino, metodo, vojo, irejo
nena SUBSTANTIVO   elstara malebenaĵo, tubero, butono, monteto, monto, nazo, elstaraĵo
ni ADJEKTIVO   (ĉi) tio, (ĉi) tiu
nimi SUBSTANTIVO   nomo, vorto
noka SUBSTANTIVO   piedo, kruro, moviĝa organo; malsupro, malsupra parto
o PARTIKULO   he! (vokativo aŭ imperativo)
olin VERBO   ami, simpatii kun, respekti, montri sian korinklinon al
ona SUBSTANTIVO   li, ŝi, ĝi, ili
open VERBO   komenci; malfermi; ŝalti
pakala ADJEKTIVO   fuŝita, rompita, damaĝita, difektita
pali VERBO   fari, agi por atingi aŭ plenumi ion, prilabori; konstrui, fari, prepari
palisa SUBSTANTIVO   io longa kaj rigida; branĉo, stango, bastono
pan SUBSTANTIVO   greno, cerealo; aveno, hordeo, maizo, rizo, tritiko; pano, pastaĵo
pana VERBO   doni, sendi, eligi, ellasi, provizi, meti
pi PARTIKULO   de
pilin SUBSTANTIVO   koro (fizika aŭ emocia)
ADJEKTIVO   sentanta (emocion, rektan sperton)
pimeja ADJEKTIVO   nigra, malhela, malluma
pini ADJEKTIVO   antaŭa, finfarita, finita, finiĝinta, pasinta
pipi SUBSTANTIVO   artropodo, insekto, formiko, araneo, eta besto
poka SUBSTANTIVO   kokso, flanko; apud, proksime de, proksimaĵo
poki SUBSTANTIVO   ujo, sako, bovlo, skatolo, taso, ŝranko, tirkesto
pona ADJEKTIVO   bona, pozitiva, utila; amika, paca; simpla
pu ADJEKTIVO   interaganta kun la oficiala libro de Tokipono
sama ADJEKTIVO   sama, simila; unu la alia; frat(in)o, egalulo, kamarado, kunulo
PREPOZICIO   kiel, simile al
seli SUBSTANTIVO [1]   fajro; varmiga elemento de kuirilo, kemia reago, fonto de varmo
selo SUBSTANTIVO   ekstera formo, ekstera tavolo; ŝelo (de arbo, frukto, molusko), konko, karapaco, haŭto; limo
seme PARTIKULO   kio? kiu?
sewi SUBSTANTIVO   loko super io, plej alta parto de io, io pli alta
ADJEKTIVO   miriga, dia, sankta, supernatura
sijelo SUBSTANTIVO   korpo (de homo aŭ besto), fizika stato, torso
sike SUBSTANTIVO   io ronda aŭ cirkla; pilko, cirklo, ciklo, globo, sfero, rado
ADJEKTIVO   de unu jaro
sin namako ADJEKTIVO    nova, freŝa; plia, aldona, kroma
sina SUBSTANTIVO   vi
sinpin SUBSTANTIVO   vizaĝo, unuaranga, antaŭo, muro
sitelen SUBSTANTIVO   bildo, figuro, simbolo, markaĵo, skribaĵo
sona VERBO   scii, esti lerta pri, esti saĝa pri, havi informojn pri
ANTAŬVERBO   scipovi
soweli SUBSTANTIVO   besto, surtera mamulo
suli ADJEKTIVO   granda, peza, longa, alta; grava; plenkreska
suno SUBSTANTIVO   suno; lumo, heleco, ardeco, brilo; lumfonto
supa SUBSTANTIVO   horizontala surfaco, io sur kio oni metas ion alian
suwi ADJEKTIVO   dolĉa, bonodora; ĉarma, senkulpa, aminda
tan PREPOZICIO   fare de, el, pro
taso PARTIKULO   sed, tamen
ADJEKTIVO   nur
tawa PREPOZICIO   al, iranta al, en la direkto al; por, al; laŭ la vidpunkto de
ADJEKTIVO   moviĝanta
telo SUBSTANTIVO   akvo, likvo, fluaĵo, malseka substanco; trinkaĵo
tenpo SUBSTANTIVO   tempo, daŭro, momento, okazo, fojo, periodo, situacio
toki VERBO   komuniki, diri, paroli, uzi lingvon, pensi
tomo SUBSTANTIVO   endoma spaco; konstruaĵo, hejmo, domo, ĉambro
tu NOMBRO   du
unpa VERBO   seksumi, amori [2]
uta SUBSTANTIVO   buŝo, lipoj, buŝa kavo, makzelo
utala VERBO   batali, defii, konkuri kontraŭ, lukti kontraŭ
walo ADJEKTIVO   blanka, blankeca; helkolora, pala
wan ADJEKTIVO   unika, unueca
NOMBRO   unu
waso SUBSTANTIVO   birdo, fluganta vivaĵo, besto havanta flugilojn
wawa ADJEKTIVO   forta, potenca; memfida, nedubanta; energia, intensa
weka ADJEKTIVO   neĉeestanta, fora, ignorata
wile ANTAŬVERBO   devi, bezoni, devus, voli, deziri


Rimarkoj

[1] - seli estas adjektivo laŭ la originala angla versio, sed la difino mencias nur substantivojn. Ankaŭ ĉe paĝo 60 de la libro seli estas difinita kiel substantivo. Klare la adjektiva kategoriigo de seli estas do senintenca eraro.

[2] - La originala vortumo en la angla estas “have sexual or marital relations with” (laŭvorte: havi seksumajn aŭ geedzajn rilatojn kun). Pro tio kelkaj parolantantoj interpretas, ke la vorto povas esti uzata por signifi geedziĝon. Tamen, “to have marital relations” estas eŭfemismo por seksumado inter geedzoj, do la intencita signifo temas nur pri seksumado.