Jen malneta Esperanta traduko el Toki Pona: The Language of Good verkita de Sonja Lang, la kreinto de Tokipono. Kopio de la originala anglalingva versio troveblas ĉi tie.

Kaj la angla versio kaj ĉi tiu traduko disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce 4.0 Tutmonda.


Ligiloj al ĉiu sekcio en ĉi tiu dokumento: naturaj lingvoj, signolingvoj, konstruitaj lingvoj


Lingvonomoj
toki Alapi la araba
toki Apikan la afrikansa
toki Awasa la haŭsa
toki Awisi la haita kreolo
toki Elena la greka
toki Epanja la hispana
toki Esi la estona
toki Esuka la eŭska
toki Inli la angla
toki Insi la hindia
toki Intonesija la indonezia
toki Inu inuitaj lingvoj
toki Ipo la igba
toki Isilan la islanda
toki Italija la itala
toki Iwisi la hebrea
toki Jolupa la joruba
toki Kalike la skotgaela
toki Kanse la franca
toki Kantun la kantona
toki Kinla la kimra
toki Lasina Latino
toki Lomani la rumana
toki Losi la rusa
toki Lowasi la kroata
toki Mosijo la hungara
toki Netelan la nederlanda
toki Nijon la japana
toki Nosiki la norvega (Bokmål)
toki Nosiki sin la novnorvega (Nynorsk)
toki Panla la bengala
toki Peson la bretona
toki Pokasi la bulgara
toki Posan la bosna
toki Potuke la portugala
toki Sameka la jamajka kreolo
toki Seki la ĉeĥa
toki Sesi la ceza
toki Sikipe[1] la albana
toki Sonko la ĉina
toki Sopisi la serba
toki Sumi la finna
toki Tansi la dana
toki Topisin Tokpisino
toki Tosi la germana


Signolingvoj
La lingvisma publikaĵo Ethnologue listigas 121 surdulajn signolingvojn uzatajn tutmonde. Por nomi signolingvon en Tokipono, simple aldonu la nomon de la lando aŭ regiono post toki luka (mana lingvo). Jen nekompleta listo:
toki luka signolingvo
toki luka Kanse franca signolingvo
toki luka Kepeka kebeka signolingvo
toki luka Mewika usona signolingvo
toki luka Oselija aŭstralia signolingvo
toki luka Piten brita signolingvo
toki luka Sonko ĉina signolingvo
toki luka Tosi germana signolingvo
toki Inli luka la mane kodita angla
toki pona luka signata Tokipono


Konstruitaj lingvoj
Kompreneble, Tokipono ne estas la ununura konstruita lingvo. Aliaj kreaĵoj estas interalie:
toki sin konstruita lingvo
toki Apiwili Afrihilio (Afrihili)
toki Elepen Nova Lingvafrankao (Lingua Franca Nova)
toki Epelanto Esperanto
toki Inli pona la baza angla (Basic English)
toki Inota Lingua Ignota
toki Intelinwa Interlingvao (Interlingua)
toki Ito Ido
toki Kuwenja la kvenja (Quenya)
toki Latan Laadano (Láadan)
toki Litepa Lingwa de Planeta
toki Losupan Loĵbano (Lojban)
toki Mansi Mänti
toki Nawi la navia (Na’vi)
toki Nejo Neo
toki Olapi Volapuko (Volapük)
toki Palepelen Bâleybelen
toki Pasiki Fyksian
toki pona Tokipono (toki pona)
toki Sanpasa Sambaso (Sambahsa)
toki Selen Seren
toki Semisi Semitish
toki Sinan la klingona (Klingon, tlhIngan Hol)
toki Sintalin la sindara (Sindarin)
toki sitelen Anlasi unkera nelinia skribsistemo (Unker Non-Linear Writing System)
toki sitelen Pisinpo blisa skribo (Blissymbols)
toki Soleso Solresolo (Solresol)
toki Soma Somish
toki Tolome Traumae
toki Tosulaki la dotraka (Dothraki)

Rimarkoj

[1] - Alternative: toki Sipe

La vortoj por Albanio (ma Sipe) kaj la albana lingvo (toki Sikipe) estas la ununura paro, kies nomoj ne kongruas en la listoj en la oficiala libro. Supozeble tio estas eraro. Estus rekomendinde uzi la saman vorton en la sama teksto (do aŭ la paron ma Sipe kaj toki Sipe, aŭ la paron ma Sikipe kaj toki Sikipe).

Ambaŭ Sipe kaj Sikipe estas bonaj laŭnormaj tokiponigoj de la albanaj vortoj shqip (/ʃcip/, la albana) kaj Shqipëri (/ʃcipəˈɾi/, Albanio). La unua elektas pli emfazi la silaban strukturon, dum la dua elektas konservi la konsonanton /c/.

Ĉar unu formo ne estas objektive pli bona ol la alia, la plej logika solvo estas akcepti Sipe kaj Sikipe kiel eblajn variaĵojn unu de la alia, por kiuj ne estas oficiale proponita prefero.