Jen malneta Esperanta traduko el Toki Pona: The Language of Good verkita de Sonja Lang, la kreinto de Tokipono. Kopio de la originala anglalingva versio troveblas ĉi tie.

Kaj la angla versio kaj ĉi tiu traduko disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce 4.0 Tutmonda.


Hieroglifoj

La literoj de la latina alfabeto estas la plej ofta kaj oportuna maniero por skribi Tokiponon. Ekzistas ankaŭ la ornama skribsistemo sitelen sitelen, farita de Jonathan Gabel.

En ĉi tiu sekcio mi prezentos simplan hieroglifan sistemon, kiu nomiĝas sitelen pona. Oni skribas ĉiun tokiponan vorton per unika logogramo aŭ simbolo.

Se estas nur unu adjektivo, oni povas skribi ĝin en aŭ super la vorto, kiun ĝi modifas.

Oni skribas proprajn nomojn en kartuŝo. En ĉi tiu ovala formo, ĉiu signo reprezentas nur la unuan literon de sia vorto.

Kiam oni skribas proprajn nomojn, oni rajtas laŭplaĉe elekti ajnan signon, kiu ŝajnas taŭga al oni. Ekzemple, se vi havas la literon w en via nomo, vi povus uzi waso se vi ŝatas birdojn, aŭ wawa se via forteco estas grava al vi.

Ĉi tiu frazo montras unu manieron por skribi Kanado:


ma Kanata li suli.
Kanado estas granda.